Dates

Du 7 au 11 juillet 2012 à Notre-Dame-des-Landes - France - dans le cadre du Forum Social Mondial

Moyens de traduction prévus - Translation means are provided - Medios de traducción proporcionados - Übersetzungsmittel werden zur Verfügung gestellt -
θα υπάρχει μετάφραση


vendredi 18 mai 2012

Ilin identigi, listigi, kontraŭi, per aktivado kaj kunigo de niaj luktoj

La dua Eŭropa Forumo Kontraŭ Grandaj Projektoj Neutilaj kaj Truditaj okazos en Nia-Damo-de-Landoj, Francio (france “Notre-Dame des Landes”, departamento  “Loire-Atlantique”, apud Nanto) la 7an-11an de julio 2012. Tiu forumo enskribiĝas laŭ daŭrigo de la unua, kiu okazis finon de aŭgusto 2011 en Valo Desusa’ (itale “Val de Susa”, Italio). Tiu unua forumo estis dediĉita al Grandaj Projektoj Neutilaj pri transportoj, kaj la Kunordigakomitato de Asocioj Kontraŭ la Projekto pri Flughaveno en Nia-Damo-de-Landoj estis invitita kaj ĝoje partoprenis.

La elekto de tiu loko ne estas hazarde: ni invitas vin, je unua parto, al granda solidara renkontiĝo kun la loĝantoj de tiu regiono, dum la semajfino 7an-8an de julio. Dum tiuj du tagoj, ni povos interprezentiĝi por pli bone koni nin reciproke, kune aktivumi kontraŭ tiu projekto, festumi por konkrete plekti solidarecon, kiu fortigos niajn luktojn.


Je dua parto, dum la 9a-11a de julio, ni kunlaboros, certe kadre de malpli da homoj, pri pli specifaj temoj, alterne per diversaj labor-metodoj (vizitante ejojn minacatajn aŭ savitajn, farante laborgrupojn, prelegojn, plenkunsidojn, pretigante agadojn, budojn, elmontradojn...)

Evidente, laŭ sia nomo, la Forumo devas ebligi nin antaŭeniri, identigante, kio estas Granda Projekto Neutila kaj Trudita. Ne estas tiel simple, tamen ni jam posedas taksilojn pri tiu tipo de projektoj. Interalie, ni observas uzon de mensogo kaj troa dimensiigo rilate al la bezonoj de la loĝantoj, kiuj neniam estas demokrate studitaj nek difinitaj. Malŝparo estas konstanta: de naturaj rimedoj vivnecesaj kaj karaj (nutraj teroj, akvo, fosili-rimedoj), de publikaj financoj necesaj por kontentigi la verajn bezonojn de la plimulto. La luktantaj asocioj unuanime asertas la neceson ataki la PROJEKTOJN plej fruetape, kiel eble.

Ne atendante plej plenan difinon, maleble je tiu etapo, ni kore invitas kunigi kun ni ĉiujn kolektivojn luktantajn kontraŭ projektojn, kiuj - laŭ ili - kategorias, kiel Grandaj Projektoj Neutilaj kaj Truditaj. Klare tio inkludas ne nur projektojn ligitajn al transporto (aŭtoŝoseego, rapidegaj fervojoj...) sed ankaŭ eg-projektojn komercajn aŭ industriajn. Rifuzi forfuĝon - en solvoprovojn produktivemaj, kiuj damaĝas la medion, la klimaton kaj la solidarojn - donas al ni komunan konsent-kadron.

Tamen ni konsideras tiun Forumon esence kiel KONKRETAN ILON POR AGI. Ni deziras dediĉi grandan spacon por interŝanĝi inter grupoj engaĝitaj en luktoj (inkluzive tiuj jam finitaj, sukcesaj...), interŝangoj de spertoj pri ĝenerala strategio, pri manieroj aktivumi surloke, pri juraj apelacioj, pri rilato al politikistoj. Ni ĉefe celas tion.

Tiuj interŝanĝoj ebligu nin fortikigi la retojn, kiujn ni provas konstrui, kaj akiri komunajn ilojn por eŭropa gazetara videbleco (ekz. retejoj, komunaj eŭropaj agado-tagoj...). Ni provos redakti komunan deklaracion indikante momenton en nia pensado kaj de nia batalo kontraŭ Grandaj Projektoj Neutilaj kaj Truditaj.

Fine, KONTRAŬAJ DEFENDAJ LUKTOJ faras tutan signifon nur laŭ pensado kaj samtempa konstruo de alternativoj - preskaŭ ĉiam proponitaj de kontraŭaj asocioj - pri VOJOJ AL TRANSIRO ekologia, socia kaj demokrata. Tio farigas nin deziri partoprenon de grupoj engaĝitaj en tiu vojo.

Laborante pri la detruego de tersurfacoj, pri la rolo de grandaj projektoj en la detruo de lokaj socioj, la alproprigo de teroj kaj mastrado de nemoveblaĵoj, pri la klimata perturbo, pri la malŝparo de rimedoj naturaj kaj financaj, produktitaj de tiuj grandaj projektoj, ni estos en la kerno de problemoj, niaj de multaj jaroj, en Nia-Damo-de-Landoj: nutra sendependeco, energio/klimato, socia justeco. La demokratiaj demandoj niaopinie ni traktatu transe.

La manieroj trakti tiujn problemojn (transporto, energi-produktado, industriaj ne-produktantaj rimedoj, sportaj kaj komercaj rimedoj...) ankaŭ dependos de la ĉeesto de luktaj grupoj. Dankon pri anonco de via partopreno (eĉ se ĉi momente nur intenca), pri proponoj por starigi laborgrupojn kaj prelegojn... por kolektiva konstruo tiel vasta, kiel ebla.
La Internacia Stir-Komitato de la Forumo

La Internacia Stir-Komitato de la Forumo konsistas el “loka stir-komitato” devenante de la Kunordigo de Asocioj Kontraŭante la projekton por flug-haveno en Nia-Damo-de-Landoj kaj de aliaj asocioj tra Eŭropo kiuj samcele kunlaboras post la unua Forumo en Venaŭso (“Venaus”, Italio), por reciproka subteno en siaj luktoj kaj por organizo de ĉi dua Forumo.

La unuaj membroj, je la 14a de majo estas:
  • Kunordigo de Kontraŭantoj pri la projekto de flug-haveno NDDL (Francio)
  • Movado “No TAV” (Italio)
  • “Stuttgart 21” estas ĉie (Germanio)
  • CADE (france por Asocia Kolektivo por Defendo de l’ Medio (kontraŭ novajn rapidajn trajnliniojn en Eŭskio)
Organizoj dezirantaj kun-skribi tiun tekston skribu al contact.forum.gpii@free.fr

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire